Plurlingveco de TJN – lingva politiko

La reto aktive subtenas la principon de plurlingveco. sed pro praktikeco uzos internacian anglan kiel preferatan lingvon por sia internacia komunikado.

Kiam membroj au partoprenantoj en TJN-eventoj ne povas esprimigxi angle, TJN klopodos certigi ke ili povu uzi alian lingvon. Denaske anglofonaj membroj kaj partoprenantoj devoligas sin esprimigxi en facile komprenebla,internacia angla.

La samo validas por la skriba lingvo de TJN. TJN devoligas sin disponigi skribajn tekstojn laueble en la cxefaj lingvoj de la reto (angla, franca, germana , hispana, portugala) kaj klopodos organizi tradukojn al la lingvoj de aliaj landoj kaj regionoj, kie gxi aktivas.

Se la rimedoj permesas, TJN subtenos tradukon de dokumentoj en aliajn lingvojn, kiam evidentas tia bezono. Tio aparte validas por tradukoj en la lingvojn de evolulandoj.